2017-07-24

akumulator-teknio parto unu

Kvazaŭ ĉiutage oni nun legas en amaskomunikiloj pri  E-aŭtoj kaj la baldaŭan forpason de la benzin- aŭ dizelmotoroj. Mi nun jam de unu jaro veturas per E-mobilo kaj tre ŝatas tiajn mallaŭtajn veturojn sen poluado de la medio. Ĉi-tio E-mobilo ne estas aŭto, sed relative malpeza veturilo - eŭropa tipklaso L5E - kun tri radojn kaj du seĝojn en malgranda kabino, sed oni povas  transporti kargo en ĝia malantaŭa parto. La  veturilo havas aron de ses plumbo-ĵeleo akumulatoroj je 12 voltoj en serio, t.e. entute 72V kaj kun po 150 Ah (amperhoroj) kapacito. La E-motoro havas povumon de 7,5 kiloŭato. Ĉiu akumulatoro pezas po 30 kilogramojn - kio sumiĝas al 180 kilogramojn!  Sed la E-motoro kaj la transmisiilo ne pezas tro multe kaj la tuta veturilo kun akumulatorojn nur pezas ĉirkaŭ 800 kilogramoj.

La veturilo akcelas de 0 al 80 km/h en 15-20 sekundojn kaj la maksimuma rapideco estas ĉirkaŭ 80 kilometrojn per horo.  La  atingebla distanco estas pli malpi 80 kilometrojn, kiu samas al veturado kun daŭro de unu horo sen paŭzo. Post unu horo la akumulatoroj jam havas ĉirkaŭ 50% de la plena kapacito, sed oni ne devus malŝargi plumbo-akumulatorojn malpli ol 50% de ĝia plena kapacito, ĉar alikaze la vivtempo de la akumulatoroj tre malpliiĝas. Unu plenŝargo de la akumulatoroj daŭras ĝis 8 horojn en normala doma kontaktingo kun 230 VAC (Alterna kurento). Mi nur malofte pensas ke estas malavantaĝo ke la ŝargo daŭras tiom longe aŭ ke la agoradio estas limigita kompara kun aŭtoj kun eksplodmotoro. Por pli grandan distancojn ol 80km mi nun aŭ prenas la trajnon aŭ mi prunteprenas aŭton por iujn horojn aŭ tagon. Ne estas grava malavantaĝo laŭ mia opinio
   


 

Keine Kommentare: