2017-11-04

Elektromovebleco - la estonteco de la individua trafiko

Cxu via scias, ke la unua automobilo estis elektromobilo? Jam 1834 la usonano Thomas Davenport konstruis la unuan elektroauton. La elektroauto ne nur sparas impostojn, sed ankau havas elstaran energiefikecon.
Fonto : http://www.elektro-auto-umbau.de/index.php5?weiter=1

La elektromotoro havas 3 foje pli altan efikecon ol la eksplodmotoro kio estas nuntempe uzita plimulte. Naciekonomia tio estas malprudenta kaj neracieca. Cxiu, kiu ne sxatas la dauran plialtigon de la prezoj por benzino au dizelo do faru kalkalon kaj pripensu, se ne elektromobilo povos esti prezinda alternativo. Ankau la substito de la benzinmotoro per elektromotoro estas kelkfoje ebla kaj ekonomie aprobinda - ghi dependas de la automodelo kaj la tekniko. 

La storagho de la elektroenergio estas la pli granda kostopunkto. Plumbo-acidaj akumulatoroj estas la plej malmultekostaj, sed ili nur povas stori 30 Wh/kg. Litium-Ionoj akumulatorj povas stori cxirkau 5 foje pli ol plumbo-acidaj,  do 150 Wh/kg. Benzino enhavas energion de 12000 Wh/kg, do se ni volus stori la saman energikvanton kio estas en benzinujo ni devus kunpreni 5 tunoj da Li-Ionoj baterioj. Sed tio ne estas necesa, cxar la elektromotoro estas pli efika kaj bezonas nur cxirkau 15000 Wh/100km - tio egalas al 1,5 litro benzino. Por agoradio de 100 km vi bezonas 400 kg de plumbo-acidaj baterioj, au 100 kg de Li-Ion baterioj. 

La povumo de la elektromotoroj estas tre variablaj kaj ekzistas diversaj povumklasoj. Sed la plumbo-akcidaj baterioj estas optimigita por transdoni la energion dum 10 horoj, do se ni malsxargas la baterio en nur unu  horo ni  nur povas uzi 60% de la nominala kapacito.

Do la kapaciton de la baterio oni devus elekti du fojon pli alta ol la povumo de la motoro. Do por 4 kW motoro vi prenu 8 kWh akumulatorojn.

Elektromotoroj povas mallongtempe ( 1-2 minutoj) uzi la 3 oblan povumon de la nominala povumo, tio estas grava por akceligi la auton. Nature tiam ankau la uzita energikvanto estas pli granda. Kiam la baterio kapacito estas tro malgranda, ni ne povas atingi la necesan akcelon. Li-Ionoj akumulatoroj havas pli altan malsxargecajn kvalitojn, do ili povas malsxargi energion kun 3C - tio estas kun 3 obla elektra fluo (Ampere) de la nominala kapacito (en Amperhoroj). 

La sxargo de la elektomobilo dauras gxis 10 horoj kun plumbo-akcidaj akumulatoroj, kaj gxis 3 horojn kun Li-Ionoj akumulatoroj. La elektromobilo ne tre taugxas por longdistanca veturado. Oni devas elekti kiel oni volas uzi la elektromobilon. Kian rapidecon kaj kian distancon oni ekspektas? La opcioj komencas kun malpeza elektromobilo por unu persono kun 3KW motoro, 50 km/h rapideco kaj distanco de 50-60km kaj finigxas kun elektroauto kun 60 kW motoro, 200 km/h rapideco  kaj distanco gxis 400 km.






    



  

Keine Kommentare: